Presidio de San-Francisko

Presidio de San-Francisko

LandoUsono
Federacia ŝtatoKalifornio

Proksima urboSan-Francisko

Koordinatoj37° 47′ 53″ N, 122° 27′ 57″ U (mapo)37.798055555556-122.46583333333Koordinatoj: 37° 47′ 53″ N, 122° 27′ 57″ U (mapo) [+]
Akvokolektejo6,08 km² (608 ha) [+]
Areo6,08 km² (608 ha) [+]

Fondo10-a de oktobro 1994
Poŝtkodo94129 [+]

Presidio de San-Francisko (Kalifornio)
Presidio de San-Francisko (Kalifornio)
DEC
Lokigo de Kalifornio en Usono

Presidio de San-Francisko (Tero)
Presidio de San-Francisko (Tero)
mapo de la parko
Map
Presidio de San-Francisko

Vikimedia Komunejo:  Presidio of San Francisco [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Historiaj domoj antaŭ la Golden-Gate-Ponto

La Presidio (hispane, origine "fortikaĵo", fakte el la sama etimologio kiel la esperanta vorto "prezidejo", sed poste "malliberejo") en San-Francisko, Kalifornio estas parko, kiu kovras la pintan, plej nordan parton de la duoninsulo sude de la markolo Golden Gate ("ora pordego"), kiu dividas la Pacifikan Oceanon okcidente kaj la Golfon de San-Francisko oriente. Sekve ĉe la teritorio Presidio troviĝas la suda finaĵo de la Golden-Gate-Ponto, kiu norde-sude superpontas la markolon. En la strategie favore situanta teritorio, dum la jaro 1776 konstruiĝis armea garnizono, kiun unue uzis la armeo de Hispanio, poste de Meksiko kaj fine ĝis la jaro 1994 la armeo de Usono. Sume temas pri la plej longe armee uzita loko de Usono.

la historia marborda gardejo antaŭ la Golden-Gate-Ponto

Sur la areo de du oble 3 kilometroj situas 870 konstruaĵoj, el kiuj proksimume 470 konsideriĝas historie signifaj. Jam en 1962 la teritorio ricevis la rangon de "nacia historia pejzaĝa distrikto", kaj ekde la 1-a de oktobro 1994 estas sen limigo publike uzebla parko, kiu iĝis parto de la "nacia ripoza areo Golden Gate" (al kiu tamen ne apartenas la simil-noma Golden-Gate-Parko) kaj administriĝas fare de la usona servo pri naciaj parkoj. Por la administrado de la parka areo en 1996 fondiĝis "fondaĵo Presidio". Inter ties taskoj estas la ludonado de la parkaj konstruaĵoj por privata kaj komerca uzo. La plej granda komerca luprenanto estas la filmoproduktaj entreprenoj de George Lucas, kiuj ekde la jaro 2005 havas oficejojn por proksimume 2500 dungitoj en la parko. La eksaj historiaj armeaj konstruaĵoj grandparte iĝis luksaj apartamentoj, kaj nun pli-malpli 2500 privatuloj loĝas en spektakla situo, proksime de la oceano, la impresa ponto kaj same impona vidaĵo pri la silueto de la san-franciska urbocentro kaj la resto de la golfa bordo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search